Malregule ĝisdatigata blogo de Robĉjo.

Pliaj priklasaj aferoj

Verkita: Februaro 5th, 2012 | Aŭtoro: | Apartenas al kategorio: Klaslukto | Neniuj komentoj »

La sveda gazeto Nöjesbladet (“La amuziĝfolio”) publikigas en sia reta eldono artikolon far Maja Bredberg kies titolo, “Maja legas la gazeton dum ordinara sabato”, starigas la etoson de la artikolo.

Ŝi rakontas pri du artikoloj en la du plej grandaj svedaj matengazeton, Svenska Dagbladet kaj Dagens Nyheter, kiuj bone bildigas la klasajn diferencojn en la sveda socio. Ambaŭ konsistas el intervjuoj kun du stokholmanoj, la unua loĝas en la urbocentro kaj la dua en antaŭurbo.

Joakim Nätterkvist rakontas pri sia plenkreskiĝo en la kampara domego, ke li “neniam eltenas hotelojn, malgraŭ ĉu luksaj ĉu ne”, kaj ke li finfine trovis taŭgan loĝejon (danke al paĉjo kaj panjo) en la Malnova Urbo de Stokholmo. Tie li nun loĝas, ĝuas la etoson kaj sentas sin internacia. Li rakontas pri la problemoj kiujn kaŭzis la emo de la filo ludi futbalon (ne troviĝas futbalejoj en la urbocentro) — kaj kiel li solvis ĉion per establi propran futbalteamon por la lokaj geknaboj. Oni ne plendu.

La dua artikolo sekvas la vivon de Danne Eriksson kiu rakontas pri sia vivo kiel senhejmulo, pri la alkoholismo en la gepatra hejmo en la antaŭurbo kaj la malestablitaj sociaj servoj en la ĉirkaŭaĵo de lia hejmo.

Inter la antaŭurbo de Danne kaj la urbocentro de Joakim iras metroo, kaj la vojaĝo daŭras 18 minutojn. Ili tamen loĝas en malsamaj mondoj.


“Kulturigu vian klasmalamon”

Verkita: Februaro 5th, 2012 | Aŭtoro: | Apartenas al kategorio: Esperanto, Klaslukto, Sveda politiko | Neniuj komentoj »

Unu el la kialoj de la starigo de tiu ĉi blogo estis la granda debato en Svedio kiu sekvis la aranĝon “Supraklasa Safario” [överklassafari] kiun organizis La Unuiĝo Ĉion al Ĉiuj [Förbundet Allt åt Alla]. La ideo estis ke buspleno da homoj iros al riĉa antaŭurbo por edukiĝi pri klasaj diferencoj kaj ekonomia maljusteco en la socio.

Laŭ mi, tio ne estas tre kontroversa ideo — mi mem kelkajn fojojn faris tiaspecan vojaĝon mem, tamen ne en ĝuste tiu antaŭurbo. La slogano de la vojaĝo estis “Kulturigu vian klasmalamon!”, kiun motivigis la ideo ke la vojaĝo instigu al homoj esti pli konscia pri la klasrilataj problemoj en la sveda socio.

Sed, la aranĝo ricevis multan kritikon de la loĝantaro de tiu antaŭurbo, Solsidan ["La sunbrila flanko"], kaj unu persono eĉ kontaktis la policon pro tio ke li sentis sin “atakita”. Kelkaj kritikantoj esprimis ke ili ne volas esti pritraktitaj kvazaŭ bestoj kaj aliaj malagnoskis ke tiaspecaj problemoj kiaj la klasrilataj ne ekzistas en Svedio.

Kio plej frapis min estis la granda kvanto da rasismaj kaj kalumniaj eldiroj kiun dronigis la diskutojn ĉe ekz. tvitero kaj facebook. Vortoj kaj esprimoj kiel “komunistpiĉo”, “fekaj senlaboraj enmigrintoj” kaj “naŭzigaj socialistoj” estis tre oftaj; normale esprimataj de junaj blankaj viroj senkapablaj literumi.

En mia propra mensa mondo, malamo ne estas la malo de amo. Malamo tial ne nepre estas detrua forto kiu disigas homojn de unu la alia; malamo ankaŭ povas esti io konkretiga, io kio fiksigas nian rigardon al problemo, io kompreniga.

La estro de la Kristdemokratisma Junula Organizo [KDU], Aron Modig, kritikis la organizon Ĉion al ĉiuj ĉar li opinias ke malamo ne povas progresigi nian socion ĉar ĝi disigas homojn. Laŭ li, kio bezonatas estas pli grandajn diferencojn inter enspezoj en la socio, ĉar tio profitigas laboron. Mi malsamopinias kun s-ro Modig ĉar mi pensas ke pli grandaj diferencoj inter enspezoj ne malaperigis ekz. sklavecon — tion faris io alia, eble malamo.

S-ro Modig, cetere, en lia instala parolo, imagis sin kaj siajn sampartianojn kiel “kavaliroj(n) kiuj luktas por la pluvivo de la okcidenta civilizo”. Tio ja sonas tre kuniga.